

Instalado de dulingvaj informŝildoj ĉe la Tribunala Lago, Brazilo
Esperanta Ambasadejo pretigis la instaladon de informŝildojn kaj informajn glumarkojn en la portugala kaj Esperanto ĉe la Tribunala Lago (portugale: Lago do Fórum) en la urbo Poŭzalegro, Minaso, Brazilo.
La agado, plenumita sen ajna kosto por la urba buĝeto, integras la aron da intervenoj kiujn la institucio evoluigas en la urbo ekde 2017.
Alklakante la suban ligilon, vi povas vidi pliajn fotojn kaj ankaŭ konatiĝi kun la aliaj projektoj de la institucio.
u/inkog_ — 14 hours ago