
HIMNOJ DE ASTEORA: Volo de la Fatalo
Nova, originala libro en Esperanto! Mi rekomendas ĝin al ĉiu, kiu amas filozofion kaj tragedion.

Nova, originala libro en Esperanto! Mi rekomendas ĝin al ĉiu, kiu amas filozofion kaj tragedion.
LIMO DE MONUMENTECO
Ekde tempo nememorebla super la ŝanĝiĝema mondo altiĝis grandioza roko. Ĝia neŝanceleblo inspiris timon kaj adoron. Malvarma kaj silenta, dum jarcentoj ĝi ombris la ĉielon per sia potenca dorso. Miriadoj da sunleviĝoj kaj sunsubiroj alternis antaŭ ĝia rigardo.
<…>
La fajra kolero de la ĉielo falis en la meman koron de la ŝtona giganto. La ĉirkaŭa mondo fariĝis polvo. La roko eltenis.
<…>
Eterneco estas promeso de falo. Aperintaj fendoj anoncis la finon. La granda roko baldaŭ kolapsos, sed per tio ĝi skuegos kaj transformos la mondon.
Kaj el ĝiaj fragmentoj leviĝos bastiono juna — fortikaĵo de ordo alia.
[Kion vi pensas pri ĉi tiu enkonduko al la libro?]
Himnoj de Asteora: Volo de la Fatalo, verkita de Kiryl Shukh (kun antaŭparolo de John Huang), estas filozofia drama novelo situanta en la metafizika mondo de Asteoro. Ĝi estas verkita en Esperanto.
Dum jarmiloj, Imperiestrino Kalapsa la Forta konservis sanktan ordon, sed nun ŝi kadukiĝas pro magia mortmalbeno. Ligite de profetaĵo de la diino Destino, Kalapsa estas devigita elporti sian suferon por protekti la junan heredanton, Edmundo. Kiam demokratia ribelo gvidata de Generalo Dulion sieĝas ŝian kastelon, la Imperiestrino alfrontas la armeon tute sola. Pelite al siaj ekstremaj limoj, Kalapsa liberigas gigantan malhelan tornadon, kiu transformas la tutan batalkampon en cindron.
Elĉerpita kaj mortanta, ŝi transdonas la ruinigitan imperion al terurita Edmundo. Esplorante la premegan ŝarĝon de respondeco kaj kritikante la filozofion de Nietzsche pri la Superhomo (Übermensch), la libro kronikas la neeviteblan sangan kolapson de absoluta potenco, kio estas necesa por la renaskiĝo de nova epoko.