"Kia estis via manĝo?"
Iu iam demandis al mi "Kia estis via manĝo?" Mi surpriziĝis, kaj pensis ke ŝi volis scii, kiajn manĝaĵojn mi manĝis (tiel en la angla "what kinds of things did you eat?"). Sed ŝi klarigis ke ŝi volis scii, ĉu mi ŝatis la manĝaĵojn (tiel "how was your meal?"). Ŝi parolas Esperanton tre pli bone ol mi, do mi kredas ke ŝi pravas. Sed mi ne tre bone komprenas, kial oni uzas "kia" ĉi tie. Honeste, "kia" estas malfacila vorto por mi. Ĉu vi konsentas, ke "kia" estas pli idioma? Ĉu vi povas klarigi al mi, kial "kia" pli bone havas sencon?