

Interhelpo: la ĉeĥoslovaka revo kiu iĝis sovetia koŝmaro
Podkasto pri pri la Industria Kooperativo "Interhelpo", fondita de ĉeĥoslovakaj intelektuloj kiuj parolis esperanton kaj Idon, proksime de la nuna Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizia Respubliko (tiutempe nomita la Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko) en la 1920-aj jaroj kaj la preskaŭ forgesita vojago de ĉehaj, moravaj kaj slovakaj komunistoj kiuj iris orienten - ne okcidenten - kaj sekve suferegis.Interhelpo estiĝis konsekvence de alvoko al internacia proleterio de Vladimir Lenin kiuj petis asistadon disvolvi la sovietajn respublikojn
Se vi volas legi pli ankaŭ tiu ĉi artikolo interesiĝas.
Ĉinaj studentoj diplomiĝas je esperanto de universitato Zaozhuang-o
En Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio, studentoj defendas sian diplomlaboraĵon pri Esperanto-fako. Ĉi-jare ili estis 15. Ĉiuj sukcesis. Gratulon al ili!
fonto: ILEI
Love Language, by Katie Thornton
Pri la UK en Brno
La plej freneza maratono de la moderna historio
youtube.com"Muzikaj Universoj", novalbumo de muzikgrupo, Gstaad Basset Hounds
La dua albumo de la Brazila grupo. Gstaad Basset Hounds. Instrumenta meditado kun esperanta interparolo.
Gstaad Basset Hounds estas
- Franco Devizia (elektra, hispana kaj akustika gitaroj kaj elektronikaj muzikiloj)
- Carlos Devizia (sinteziloj, klavaroj, saksofono kaj elektronikaj muzikiloj)
La grupo debutos la novalbumon dum retakunvon de TEJO, Retoso 2026
1-a Kongreso de Virinoj 30, 31-an de Julio 2026 en GRAZ
1-a Kongreso de Virinoj
“ Virinoj: povolenaj homoj”
30, 31-an de Julio 2026 en GRAZ
La komisiono de virino de UEA organizas la 1-an Kongreso de Virinoj. Ĝi estas unika evento kaj bonega ŝanco por establi novajn rilatojn, interŝanĝi ideojn kaj spertojn, kaj ankaŭ plifortigi la rolon de virinoj.
Nia programo estas kreita tiel, ke ĉiu povas trovi ion por si mem-sendepende de aĝo, sperto aŭ intereskampo.
Ni invitas vin partoreni ĵaŭde 30-an kaj vendrede 31-an de julio 2026 en Graz, ( Antaŭ Kongreso A2 en la dua Bulteno de UK). La malferma ceremonio estos la ĵaŭde 30-an je la 10-a horo.
Graz estas unu el la plej grandaj urboj de Austrio, la urbo riĉa je arkitekturo kaj grava centro de kulturo kaj edukado.
Venu, sentu la potencon de nia komunumo, babilu kaj pasigu specialajn momentojn kun homoj, kiuj kredas, ke ĉiu virino estas grava.
Aliĝkosto estas 40 Eŭroj. Ni vendos Tĉemizon por memoraĵo, kiu kostas 15 Eŭroj.
Via ĉeesto gravas. Aliĝu al ni kaj kunkreu ĉi tiun unikan eventon. Estu parto de nia komunumo kiu inspiras, povigas kaj agas. Kune, ni povas fari pli! Kune, ni povas iri antaŭen!
Por aliĝi:
Kiam vi aliĝos UK-n, bonvolu mendi antaŭ kongreson (A2) nian Kongreso de virinoj.
se vi nur partoprenos nian Kongreson de Virinoj, bonvolu sendi vian informon al virina-komisiono@groups.io