u/Vanege

Retejo por kontroli ĉu teksto uzas nur vortojn de Duolingo aŭ de uea.facila

https://codepen.io/VanegeEsperanto/full/emgRbYv

La celo estas helpi al homoj skribi tekstojn kiuj estas pli facilaj por komencantoj en Esperanto. La retejo montras ruĝe la vortojn kiuj ne estas konstrueblaj per la radikoj eksplicite instruataj de Duolingo. La retejo ankaŭ uzas la vortliston de uea.facila. Kune ili pli bone kovras la bazajn vortojn. Se grava radiko mankas al ambaŭ listoj, eblas aldoni ĝin mane.

reddit.com
u/Vanege — 11 days ago

La festivalo pri vegana manĝo de Apeldoorn kun Esperantistoj de Nederlando

Saluton, mi vizitis la "Planty of Food Festival" kun membroj de la junularo de Nederlando. Mi malkovris multe da interesaj manĝaĵoj tie. Poste ni kune ludis en parko. Mi esperas ke vi ŝatos ĉi tiun videan raporton pri la evento.

youtube.com
u/Vanege — 22 days ago

Podkasta epizodo pri skoltismo en Esperanto

Interalie, la gasto informas pri la Verdaj Skoltoj, kiu estas nereligia skolta grupo kiu permesas al infanoj kaj junuloj skoltumi uzante Esperanton. Ili nun aktive ĉefe en okcidenteŭropo.

pod.link
u/Vanege — 2 months ago

Esperanto-evento en kreita lando (Flevolando, Nederlando)

NEJ (La Nederlando Esperanto-Junularo) okazigis renkontiĝon en Flevolando. Flevolando estas tero grandparte kaptita de la maro dum la lasta jarcento. Nederlandanoj konstruis digojn por bloki la maron kaj tiel ekhavi grandan teran surfacon. Flevolando estas ĉefe uzata por la kultivado kaj produktado de manĝaĵo, sed ankaŭ sur ĝi troviĝas novaj urboj. NEJ vizitas la muzeon Batavialando kiu rakontas la historion de Flevolando (kaj de Nederlandaj ŝipoj). NEJ vizitas ankaŭ Oostvaardersplassen, kiu estas nova naturrezervejo tre ŝatata de birdamantoj.

Jen video pri la evento: https://www.youtube.com/watch?v=vUauLO_yIUc

u/Vanege — 2 months ago