Ni diskutu libron de Kurt Vonnegut
Mi ĵus finlegis libron de Kurt Vonnegut "La granda vojaĝo supren" ("The Big Trip Up Yonder")
Tradukita de Hayden Hendricks.
Kaj jen mi havas kelkajn demandojn.
Ĉu mi ĝuste komprenas la ĉeffadenon?
Pro invento de la medikamento kontraŭ-gerazono, homoj ne malsaniĝas, ne maljuniĝas kaj ne mortas.
Sekve, la kvanto da homoj kreskas, kaj estas tre multe da ili, tro multe.
Multaj homoj --> kaj tial ili ne havas laboron, sed dependas de heredaĵo de antaŭaj generacioj.
Kaj ankaŭ multe da homoj --> tial ili ne povas havi personajn domojn aŭ loĝejojn,
sed devas vivi en unu apartamento en granda nombro (pluraj familioj, pluraj generacioj samtempe).
Estis menciita problemo de privateco. Kial ne eblas konstrui multajn novajn domojn aŭ loĝejojn kun apartaj ĉambroj?
En la rakonto estas menciitaj konstruaĵoj kun tre grandaj numeroj de etaĝoj, do homoj loĝas en nubskrapuloj.
Kaj tamen ankoraŭ mankas loĝspaco?
Samtempe ekzistas prizonoj, kie la ŝtato metas kulpulojn en apartajn ĉelojn.
Do eblas trovi lokon por konstruaĵoj. Kiel oni povas akordigi tion?