u/FlorencioEldelOxxo

Nova Retpoŝto!!! | YOU'VE GOT MAIL!!! [Fina Versio]

Nova Retpoŝto!!! | YOU'VE GOT MAIL!!! [Fina Versio]

Jen la plena versio de la kanto, kiun mi dividis pli frue; mi devis ŝanĝi nur kelkajn silabojn. Tamen, mi ne povis korekti la pli longajn vortojn, sed mi opinias, ke la rezulto estas plaĉa.
La ĉefa malfacilaĵo en ĉi tiu tradukado komenciĝis per la titolo, ĉar ĝi rilatas al la fama sciiga sono "You've Got Mail!", kiu ne havas ekvivalenton en Esperanto. Pro tio, oni uzis stiligitan version de la nova retpoŝta alarmsono de Windows 9x, farita de DavidMounder9598 [YouTube].

Mi esperas, ke la rezulto plaĉos al vi.

youtu.be
u/FlorencioEldelOxxo — 6 days ago
▲ 64 r/Esperanto+1 crossposts

Nova retpoŝto!!!

Saluton al ĉiuj!!

Jam delonge mi ne alŝutis aliajn projektojn; mi estis okupata pri lernejo kaj aliaj personaj aferoj.

Sed dum la lastaj du semajnoj mi laboris pri nova kantotraduko. Jen antaŭrigardo de tio, kion mi ĝis nun tradukis. Mi provas plibonigi la prononcon de vortoj, kiuj estas pli longaj ol la originaloj . Mi ŝatus aŭdi viajn komentojn.

La originala Kanto estas YOU'VE GOT MAIL!!! de Phantoskii

u/FlorencioEldelOxxo — 12 days ago
▲ 18 r/Esperanto+1 crossposts

Ĉu tio estas esti " hom’ "?

Mi denove, mi sekvis la konsilon de u/georgoarlano. Mi komencis eksperimenti kun SynthV kaj la vero estas ke pli fluida rezulto estas atingita ol kun Vocaloid kaj Utau por nia lingvo.
En ĉi tiu okazo mi adaptis kanton kun pli melankolia tuŝo ol "Por senti min viva", en ĉi tiu kanto maŝino (por mia adaptado, IA aŭ programo) luktas por kompreni kio estas esti "Hom´", mi persone kredas ke ĉi tio estas la plej bona voĉa sintezo kiun mi atingis ĝis nun.
Jen estas la KantoTeksto: https://docs.google.com/document/d/1r-d1unY9WHUo627ih3K6oG3GtOb236ytykqsUDfF9Vk/edit?usp=sharing
Mi esperas ke vi ŝatos ĉi tiun adaptadon!

youtu.be
u/FlorencioEldelOxxo — 2 months ago

Fonetika Diagramo por Vocaloid 4 kaj Openutau

Saluton al ĉiuj.

Mi ne scias ĉu estas homoj en ĉi tiu subreddit-o interesataj pri uzado de parolsintezoj por krei kantojn, sed mi decidis fari ĉi tiujn diagramojn por helpi aŭ simple por povi konsulti ilin. Mi ŝatus scii vian opinion.

u/FlorencioEldelOxxo — 3 months ago

"Por senti min viva"

Saluton!! mi denove.

Mi faris alia tradukon de alia kanto el la Angla al esperanto, mi tre s^atis c^i tiun kanto kaj mi decidis dividi kun vi la kanton.

Mi volas ricevi viajn komentojn kaj konsilojn. Bonvolu ankaŭ noti, ke mi uzis multajn kuntiriĝojn (apostrofa formo) kaj diftongojn (ia /ja/, io /jo/) por konservi similan ritmon al la angla versio.

Ankaŭ ekzistas fonemoj, kiujn malfacilas adapti al parolsinteza, kiu funkcias en la Hiraganan silabaron: ekzemple fonemoj kun "L" aŭ silaboj finiĝantaj per konsonanto (ekz:. seD, eStaS) aŭ unuopaj konsonantoj (ekz: "s"cias, "k"var, "k"vin).

Mi volas lerni kaj plibonigi.

Dankon al ĉiuj!

youtu.be
u/FlorencioEldelOxxo — 3 months ago